Konsekrita vivo

ĉelo de ermito en Irlando (Moville Highcross)

La termino de konsekrita vivo[1] (latine: Vita consecrata) estas, aparte en kristanismo, aro da formoj de religia vivo kun originoj tre fruaj.

En multaj konfesioj ekzistas tiaĵoj, en la katolika, la ortodoksaj kaj la anglikana. Kelkaj tiaj vivomanieroj estas praktikataj en monaĥejo, konvento aŭ komunumejo, sed eĉ de soluloj, ekz. ermitoj aŭ (laikaj) virgulinoj benitaj.

La agoj de personoj de konsekrita vivo estas reglamentitaj de la kanona juro, de ordenregularo aŭ de alia ordaro. La plejparto de ili orientiĝas pri la evangeliaj konsiloj kun propono/postulo ampleksi malriĉecon, senedz(in)econ kaj obeon.

  1. laŭ Kristana Glosaro

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search